La spegulilo por la redaktoservo de Reta Vortaro, baziĝas sur Perloskripto. Ĝi kolektas ĉiujn dosierojn ŝanĝitajn de Formiko en arĥivo, sendas al la publika retservo Araneo, kaj malpakas tie helpe de Perlo-Cgi-skripto.
Pri la nomo: Vaneso estas genro de belkoloraj papilioj, kelkaj havas okul- aŭ perlo-similajn makulojn. Unu specio, nomita Admirala vaneso nutras la raŭpojn sur urtikoj, alia, nomita Karda vaneso sur kardoj. Unu papilia flugilo spegulas alian, kiel la dosieraro sur la publika servo estu spegulbildo de la dosieraro kreita de Formiko.